Plasta saketo

Plasta saketo en Parizo

La plasta saketo (aŭ mansako) estas saketo, produktita plej ofte el plasta folio, materiale el polietilenopolipropileno.

Plasta saketo estas precipe uzata kiel aĉetujo por pakado kaj transporto de la aĉetitaj varoj. Ĉar la plasta saketo servas plej ofte ankaŭ kiel reklamaĵo, tiel oni ofte donas ilin senkoste al la aĉetantoj. Tiel ĝi estis parte simbolo de la forĵeta ekonomio.

La plastaj saketoj formas problemon por la medio, ĉar ili ne malkombiniĝas, poluas longtempe la medion, ŝtopigas tubojn ks. Solvi tiun problemon oni punas kelkloke per ekstra imposto la plastajn saketojn kaj instigas uzi paperajn, reuzeblajn (el lano, naturaj teksaĵoj) fortajn saketojn, aĉetan korbon ks.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search